Vistas de página en total

lunes, 26 de noviembre de 2007

kio estas IANSA?


La Internacia Ago-Reto pri Etarmiloj (IAREA aŭ IANSA) estas la tutmonda movado kontraŭ perpafila perforto - reto de 700 organizoj de la civila socio laboranta en 100 landoj por halti la multiĝon kaj misuzon de etarmiloj kaj malpezaj bataliloj. IANSA strebas fari homojn pli sekuraj rilate al perpafila perforto, per la serĉado de pli forta reguligo pri pafiloj en socio kaj pli bonaj kontroloj pri eksportoj de armiloj. Ĝi reprezentas la voĉojn de la civila socio sur la internacia scenejo, ekzemple en la UN procezo pri etarmiloj, kaj ĉerpas el la praktika sperto de siaj membroj por kampanji favore al politikoj kiu protektos homan sekurecon.

IANSA konsistas el larĝa gamo de organizoj zorgantaj pri etarmiloj, inkluzivante politikevoluigajn organizojn, naciajn grupojn por la reguligode pafiloj, virinajn grupojn, esplorinstitutojn, humanitarajn organizojn, religiajn grupojn, postvivintojn, organizojn por homaj rajtoj kaj komunumaagado.

Kion faras IANSA?

IANSA celas redukti etarmilan perforton:
a.. levante la konscion inter politikfarantoj, la publiko kaj la amaskomunikiloj pri la tutmonda minaco al homaj rajtoj kaj homa sekureco kiun kaŭzas etarmiloj
b.. antaŭenigante la penojn de la civila socio por malhelpi armilan multiĝon kaj armitan perforton per politika evoluado, publika edukado kaj esploro
c.. subtenante kunlaboran lobiadon, kaj kreante forumon por ke Neregistaraj Organizoj kundividu spertojn kaj disvolvu trejnadon
d.. havigante al la civila socio manierojn partopreni en tutmondaj kaj regionaj procezoj
e.. antaŭenigante la voĉojn de postvivintoj, solidarece kun ili kaj iliaj familioj

1 comentario:

Vicente Giménez dijo...

Esta es la versión corregida por el amigo Toño (http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/) sin cuya colaboración esto no sería lo que es. La traducción anterior la hice con un sistema de traducción automático de Internet. Como habreis visto, más de uno, las propias traducciones al castellano de ciertas páginas web dejan mucho que desear por este motivo. Esto es lo que le pasaba a mi traducción. Así que todo resuelto, y muchas gracias Tonyo (recomiendo mucho su blog, cuya dirección está más arriba).